En Havano sesias la dua konferenco pri energio, petrolo kaj gaso en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-09-28 20:37:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 28 sept (RHK) Pli ol 300 delegitoj el 150 eksterlandaj entreprenoj daŭrigis sian kunsidon en la hotelo Meliá Cohiba, kie sesias la dua konferenco pri energio, petrolo kaj gaso en Kubo.

La programo posedas la aŭspicion de la unuiĝo Kubo-Petrolo (Cupet), kaj celas trarigardi la nunan situacion de la insulo en tiu ĉi agadkampo, samkiel estontaj investplanoj, raportis la kuba gazeto Granma.

Kubo posedas prezentantojn de altranga nivelo kaj spertuloj de la industrio, kiuj diskutos la potencialojn de la insulo kaj esploros la ŝancojn kaj defiojn agadi en tiu ĉi sfero, klarigis Paul Gilbert.

Roberto Suárez Sotolongo, adjunkta direktoro de Cupet, elstarigis ke energetika sektoro estas unu el la prioritataj branĉoj por fremdaj investoj kaj internacia kunlaboro, konsciaj pri tio ke la energetika sekureco estas unu el la pilieroj esencaj de la landa evoluo.

Inter la ĉefaj fortoj de la sektoro, li elstarigis la spertojn de Cupet kiel partnero dum pli ol 25 jaroj; krom la ekzisto de homa kapitalo taŭga kaj infrastrukturo de produktiva kaj serva subteno.

La kuba unuiĝo de petrolo donas specialan prioritaton al la projektoj de esploro kaj produktado de rimedoj en la blokoj de la ekskluziva ekonomia zono, someraj akvoj, surteraj blokoj; al projektoj de plibonigita rekuperado kaj kresko de produktado en maturaj kampoj; la ekspluatado de rimedoj ne konvenciaj; la evoluprojektoj pri infrastrukturo petrola; la enkonduko de novaj teknologioj kaj evoluo de fakaj servoj por tiu ĉi kompleksa industrio, li aldonis.

La dua konferenco pri  energio, petrolo kaj gaso finiĝos ĉivendrede per vizito de la ĉeestantoj tra diversaj instalaĵoj de Cupet.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up