Sesias en Havano la 7-a dialogo politika inter Kubo kaj la EU.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-11 06:57:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La alta reprezentanto de la Eŭropa Unio por eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, Federica Mogherini kaj la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez prezidos la 7-a sesio de politika dialogo ministeria inter ambaŭ partneroj.

Kiel parto de tiu renkontiĝo oni atendas la komenciĝon de la teksto pri la Interkonsento de Politika Dialogo kaj Kunlaboro kiu estis interkonsentita ekde aprilo de 2014.

Tiu ĉi laborsesio celas ĝuste fini la dokumenton de tiu interkonsento kaj pri ĝi la vicministro pri eksteraj rilatoj, Abelardo Moreno informis ke Kubo kaj la EU avancis konsiderinde pri la komponentoj de la menciita interkonsento.

Li komentis ke nur restas kelkaj precizigoj de la teksto, kiu atentas kelkajn politikajn konfirmojn de ambaŭ flankoj.

Moreno ankaŭ klarigis ke tiuj komponentoj, kiuj havas enkondukon de politika karaktero, konfirmas la respekton al la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integriĝo de Kubo.

En ĝi ankaŭ estas esprimita la pozicio de la EU pri punaj reguloj de eksterteritoria karaktero, kiel tiuj ekzistantaj  en la ekonomia sieĝo altrudata al la insulo flanke de Usono de antaŭ pli ol 50 jaroj.

Krome, la interkonsento, kies ĉefa celo estas fortigi la rilatojn de Havano kun la Eŭropa Unio, inkluzivas ĉapitron dediĉitan al la politika dialogo, alian pri la kunlaboro kaj sektoraj politikoj, kaj trian ĉapitron pri komerco.

Same, inter ties principoj elstaras la reciprokeco, la plena respekto al la suverena egaleco de la Ŝtatoj, al la jura kadro kaj la institucia ordigo de la partneroj; kaj la rifuzo al enmisiĝo en la internaj aferoj de la nacioj, laŭ klarigis la vicministro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up