Kubo ratifis en Ĝenevo sian engaĝiĝon pri homaj rajtoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-16 12:42:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez ratifas la enĝaĝiĝon de Kubo pri homaj rajtoj.foto:UN

Ĝenevo, 16 maj (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, ratifis la sindevontigon de Kubo kaj la garantiojn por plenumo de la homaj rajtoj.

Dum la perioda ekzameno universala pri homaj rajtoj okazanta en tiu ĉi urbo svisa, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj emfazis ke la prezentita dokumento estas rezulto el vasta procezo partopreniga de konsultiĝoj, kiuj implikis plurajn instituciojn registarajn kaj de la civila socio.

Rodríguez klarigis ke la prezentita raporto ankaŭ estas rezulto el la starigo de la rekomendoj akceptitaj dum la dua tiaspeca ekzameno okazinta en 2013, plenumitaj preskaŭ komplete.

Same, li elstarigis ke la kariba lando daŭre plifortigas sian kunlaboron kun la mekanismoj de UN kiuj prizorgas tiun ĉi agadkampon, kaj argumentis ke Kubo plenumadis rigore siajn devontigojn kaj devigojn internaciajn.

Tiurilate, li ankaŭ detaligis ke Kubo estas membro-parto de 44 el la 61 internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, kio lokas la landon en la grupo de ŝtatoj kun pli alta nombro da ratifitaj mekanismoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up