Partoprenas Kubo en la 46-a sesio de la konsilantaro de homaj rajtoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-23 09:36:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruno Rodriguez, ministro pri eksteraj rilatoj 

Ĝenevo, feb 23 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, partoprenas hodiaŭ en la 46-a sesio de la Konsilantaro de Homaj Rajtoj de UN, kie li denuncas la agresojn kontraŭ la kariba insulo.

En la dua tago de la segmento altnivela de la forumo, oni esperas la partoprenon de la insulo kaj ties sintenon pri la sekvoj de la Kovim-19 en la homaj rajtoj, surbaze de la internacia solidareco entreprenita de la kariba insulo fronte al la pandemio.

La malsano kaj ties sekvoj okupis la antaŭan tagon, gravajn spacojn en la konsilantaro de UN, kiu sesias per videokonferencoj kun alvokoj kiel tiu farita de la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres,  postulinte la universalan aliron al la vakcinoj kontraŭ la viruso Sars-Cov-2.

Kubo estas unu el la 47 membroŝtatoj de la faka organo pri la temo de homaj rajtoj, kiu tradicie alvokas pri kunlaboro kaj rifuzas selektivecon, manipuladon kaj duoblajn mezurilojn pri tiom tikla afero.

Spite al la premoj kaj kampanoj de la administracio de la eksa prezidento usona Donald Trump, la insulo estis elektita pasintjare, por la kvina fojo, kiel  membro de la Konsilantaro de Homaj Rajtoj, post ricevi subtenon de 88% de la membraro de la ĝenerala asembleo de UN.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up