Kubo kandidatiĝas kiel membro al la konsilantaro pri homaj rajtoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-27 07:37:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 27 (RHK) Kubo decidis prezenti sian kandidatiĝon kiel membron de la konsilantaro pri homaj rajtoj por la periodo 2021-2023. Tiel estis konfirmita de la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla dum sia interveno en la kunsido okazinta en Ĝenevo.

La kandidatiĝo estas bazita sur la pruvitaj sindevigoj de la insulo pri vera promociado kaj protekto de ĉiuj homaj rajtoj por ĉiuj personoj kaj popoloj, sen duoblaj mezuriloj, manipulado, politizado kaj selekteco de la temo.

Spite al preskaŭ ses jardekoj de sieĝo altrudita de Usono, la insulo plenumis 8 el la celoj de evoluigo de la jarmilo kaj ties celpunktoj, tri el ili antaŭ ol la limdato establita, kaj krome, la insulo estas kompromitita plenumi la Tagordon 2030 kaj ties 17 celojn de daŭripova evoluo kun kelkaj celoj jam atingitaj.

Aliflanke Kubo posedas elstarajn rezultojn pri edukado, sano kaj socia sekureco, agnoskatajn je monda nivelo. Kiel solidara lando, Kubo subtenadis aliajn popolojn en la batalo kontraŭ koloniismo kaj apartiĝo, kaj en la batalo kontraŭ ebolo en Afriko.

Pli ol 400 mil kubaj kunlaborantoj plenumis kuracistajn misiojn en 164 landoj, laboro pro kio la medicina taĉmento kuba Henry Reeve ricevis la premion de publika sano memore al dro. Lee Jong-wook, donita de la ekzekutiva konsilantaro de la monda organizaĵo pri sano.

Pluraj aliaj ekzemploj ankaŭ abundas, interalie, pri pacaj negocadoj kontribue al proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel paca zono, ankaŭ pri alfabetigo kaj aliaj.

Kubo partoprenis aktive en la negocado por starigi la konsilantaron pri homaj rajtoj, estis elektita membrofondinto inter 2006-2009, kaj estis membro en la periodoj 2009-2012, 2014-2016 kaj 2017-2019, kaj en tiu ĉi lasta periodo estis la plej voĉdonita lando en la regiono. De junio 2011 al junio 2012 Kubo enposteniĝis kiel unu el la vicprezidantoj nome de nia Ameriko.

Per tiu ĉi kandidatiĝo Kubo plu celas kontribui al la internacia komunumo per siaj spertoj en la dialogo kaj kunlaboro favore al la homaj rajtoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up