Denunco de Kubo: Usono ne havas moralon por paroli pri homaj rajtoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-24 19:08:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, 24 okt (RHK) En gazetara konferenco en tiu ĉi urbo, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, denuncis novajn manovrojn usonaj, kiu serĉas aliancitojn por ne subteni la projekton de rezolucio de la kariba insulo kontraŭ la usona sieĝo.

La rezolucio tekstas: Bezono ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon de Usono kontraŭ Kubo; ĝi estos prezentita la 31-an de oktobro en UN.  

La kuba ministro emfazis ke Usono ne havas moralon por paroli pri homaj rajtoj. Li aldonis ke estas devo de kiu ajn diplomato estas “defendi la veron(…) malebligi ke estu perfortataj la procedurojn kaj ke estu atakataj suverenaj ŝtatoj.”

Rodríguez emfazis ke tiu ĉi estas “manovro propagandcela (…) por manipuli la publikan opinion”.

Li memorigis ke la 7-an de novembro de 2006, Washington ankaŭ klopodis amendi la kuban rezolucion, tamen, mocio pri ne agado ricevis solidan subtenon de 126 membro-ŝtatoj kiuj favoris  Kubon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up