Pliaj garantioj por fremdaj investoj en Kubo.

Antaŭ la debato pri la dokumento, la popolaj reprezentantoj en la nacia asembleo ricevis detalan raporton pri la politiko aprobita pri la temo, ĝia enhavo kaj ĉefaj transformoj, flanke de la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca Díaz.
La partopreno de fremdaj investoj estos orientita al diversigo kaj ampleksigo de la eksportaj merkatoj, anstataŭigo de importaĵoj kaj modernigo, kreado de infrastrukturoj kaj teknologio-modeloj per projektoj integralaj kiuj favorus produktivajn ĉenojn.
La deputitoj koincidis pri tio ke la propono kongruas kun la gvidlinioj aprobitaj por avanci en la aktualigo de la ekonomia modelo de la lando, tamen, insistis pri la bezono ke ĝi estu pli klara rilate al la agoj de ekstera kaj interna kontrolo.
lasu komentarion