La certeco pri tio ke la modifoj okazantaj en la antaŭprojekto de Leĝo por Fremda Investado neniel signifus vendon de la lando nek retroiro al pasinteco estis emfazita de la kubaj deputitoj en la provincoj de Camaguey, Las Tunas kaj Ciego de Ávila, oriente de la insulo.
Antaŭ la debato pri la dokumento, la popolaj reprezentantoj en la nacia asembleo ricevis detalan raporton pri la politiko aprobita pri la temo, ĝia enhavo kaj ĉefaj transformoj, flanke de la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca Díaz.
La partopreno de fremdaj investoj estos orientita al diversigo kaj ampleksigo de la eksportaj merkatoj, anstataŭigo de importaĵoj kaj modernigo, kreado de infrastrukturoj kaj teknologio-modeloj per projektoj integralaj kiuj favorus produktivajn ĉenojn.
La deputitoj koincidis pri tio ke la propono kongruas kun la gvidlinioj aprobitaj por avanci en la aktualigo de la ekonomia modelo de la lando, tamen, insistis pri la bezono ke ĝi estu pli klara rilate al la agoj de ekstera kaj interna kontrolo.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Sukcese avancas klinikaj provoj de alia vakcina kandidato Soberana Plus
- Zamenhofa heredaĵo daŭre inspiras
- La kuba prezidento insistas pri la bezono definitive bremsi la nunan reaperon de Kovim-19
- Rusio kaj Ĉinio fabrikos pli ol cent milionojn da vakcinoj Sputnik V
- Ministro pri eksteraj rilatoj denuncas agojn de Usono por starigi opozicion “made in USA”.