La ekonomio kaj fremdaj investoj en la centro de la ministra konsilantaro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-21 08:48:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ekonomio en la centro de la ministra konsilantaro.

Havano, 21 jun (RHK) La ministra konsilantaro, kunsidinta en la Palaco de la Revolucio sub gvido de ties prezidanto Miguel Díaz-Canel, analizis la evoluon de la nacia ekonomio en la unua semestro de la jaro; la likvidon de la ŝtata buĝeto 2017 kaj la agkontrolojn faritajn  pri ties plenumo; same kiel la evoluon de eksportado, eksterajn kreditojn por investoj kaj eksterlandaj investoj.

Inter la aspektoj kiuj pli influis la ekonomian evoluon, li emfazis la nesufiĉan disponeblecon de rimedoj;  la klimatajn damaĝojn al la programo de la sukerkana rikolto; malplenumon en la enspezoj pro eksportaĵoj; la sekvojn de intensaj pluvoj, al kio aldoniĝas la plifortigo de la usona blokado kaj ties eksterteritoriaj efikoj.

Tamen, oni atendas moderajn kreskojn en la konstrua kaj komerca sektoroj, kaj samtempe oni raportas favorajn plenumojn en la ĉefaj agrikulturaj produktadoj;  la agadniveloj de la nutra industrio evoluas plejparte kongrue al la planoj.

Ankaŭ pozitivas la evoluo de la turisma sektoro kiu jam superplenumis la kvanton de du milionoj da vizitantoj, kio eblis pro la rapida restarigo de la damaĝoj provokitaj de la uragano Irma.

La prezidento Miguel Díaz-Canel emfazis la bezonon prioritati investojn de produktiva sekvo. Inter tiuj estas la transfluigiloj, investoj kiuj provizas akvon por la loĝantaro kaj por la agrikulturo, kaj plian irigaciadon,  kio favoras pliajn nutraĵojn, ekzemple.

La ministrino pri financoj kaj prezoj, Lina Pedraza, prezentis raporton pri la likvido de la ŝtata buĝeto de la jaro 2017, kiu precizigas ke la buĝeta evoluo montris fiskan deficiton sub tiu aprobita de la parlamento, kio rezultis el la kombinita efiko de la superplenumo de la enspezoj kaj la neplenumo de kelkaj elspezoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up