Esprimas Bukele ke Salvadoro multe devas lerni el Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-03 08:06:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Gladys Bejerano kaj Nayib Bukele en Salvadoro

San Salvadoro, 3 jun (RHK) La elektita prezidento de Salvadoro, Nayib Bukele, esprimis ke Salvadoro devas multe lerni el Kubo, aparte pri temoj de publika sano.

Akceptinte la vicprezidantinon de la ŝtata konsilantaro de Kubo, Gladys Bejerano, Bukele asertis ke la rilatoj de sia registaro kun Kubo, estos bazitaj en la reciproka evoluo kaj kunlaboro, dum Bejerano transdonis al li saluton de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kun bondeziroj por la venontaj jaroj.

Kubo plu daŭrigos siajn nunajn rilatojn kun Salvadoro samkiel la kunlaboron  en la sferoj de edukado, sano, kulturo, sporto, medio kaj aliaj areoj de reciproka intereso.

Tiuj agadoj estis elstarigitaj de la eliranta ŝtatestro Salvador Sánchez Cerén, kiu ankaŭ renkontiĝis dum sia lasta  regad-tago kun la kuba vicprezidantino.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up