Kubo marŝas tria en Centrokaribaj Ludoj de San-Salvadoro 2023

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-29 12:19:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 29 (RHK) Kubo vekiĝis ĉi-merkredon kun 61 medaloj, 21 el ili oraj, en la tria loko en la medalotabelo de la Centra Karibaj Ludoj en San-Salvadoro, kiel eskorto por Meksiko kaj Kolombio.

La kuba delegacio gajnis marde 6 titolojn, en ĵudo, remado, halteroj, pafado kaj tabloteniso.

La kubaj ĵudokoj atingis sian naŭan oran medalon en la Centrokariboj, per dominado de la miksteama turniro.

En la finalo kontraŭ la Dominika Respubliko, la fina venko estis atingita fare de la olimpika kaj monda multmedalisto Idalis Ortiz, venkante Eiraima Silvestre per hansoku-make antaŭ la aplaŭdo de ŝiaj samteamanoj, aliaj membroj de la delegacio kaj publiko.

La ĵudokanoj adiaŭis per naŭ kronoj, tri subtitoloj kaj du bronzaj medaloj, ĝis nun la plej grava rikolto de la kuba delegacio.

Hodiaŭ estas atendataj la dueloj inter Porto-Riko-Kuraçao, Venezuelo-Nikaragvo, Meksiko-Dominika Respubliko kaj Kubo-Salvadoro. Ĉe la fino de la antaŭfazo, la unuaj du lokoj batalos por oro kaj la teamoj situantaj en pozicioj tri kaj kvar alfrontos unu la alian por bronzo.

La kvar finalistoj ricevos kiel kroman premion la rektan kvoton al la Panamerikaj Ludoj en Santiago de Ĉilio fine de ĉi tiu jaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up