Ni devas generi pli da ŝancoj por junuloj, asertas la prezidento de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-10 08:39:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 10 (RHK) “La aspiro de la Revolucio estas, ke neniu juna kubano restu malkonektita de studo kaj laboro. Ni devas krei pli da ŝancoj por junuloj”, emfazis ĉi-ĵaŭdon la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj prezidento de la Respubliko Miguel Díaz-Canel, en Santa Clara.

Kune kun la sep ceteraj deputit-kandidatoj al Parlamento  por la ĉefurbo de la centra provinco Villa Clara, la ŝtatestro okazigis emocian kunvenon kun gejunuloj, kiuj dum jaroj estis for de studo kaj laboro.

En la interŝanĝo, knabinoj kaj knaboj konigis siajn rakontojn, markitajn de sociaj kaj familiaj malavantaĝoj, kaj ili faris tion en travidebla maniero.

Kelkaj estis malkonektitaj de la studo dum 10 aŭ 15 jaroj, kaj trovis ŝancojn en flegaj aŭ pedagogiaj kursoj.

En alia momento de la trairo en Villa Clara, la kandidatoj dialogis kun virinoj, membroj de la federacio de kubaj virinoj, dommastrinoj, laboristinoj kaj emeritinoj.

Pli frue en tiu ĉi tago, Díaz-Canel kaj aliaj kandidatoj por deputitoj vizitis la teksaĵ-entreprenon 'Desembarco del Granma', inaŭguritan la 2-an de decembro 1979 de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz (1926-2016); la Bazan Komercan Unuon "Osvaldo Herrera", dediĉita al la produktado de asfalto kaj konstrumaterialoj, kaj la Distra Komplekso "La Minerva".


Fonto: Retejo de la prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up