Elstarigas validecon de adoptitaj reguloj dum vizito en Artemisa.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-17 09:08:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Artemisa, 17 sep (RHK) Miguel Díaz-Canel, prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, vizitis la okcidentan provincon Artemisa por pritaksi la adoptitajn regulojn cele alfronti la nunan energian situacion provokitan de la pli akra agresemo de la usona blokado al la insulo.

Dum renkontiĝo kun la ĉefaj aŭtoritatoj de la teritorio kune kun diversaj ministroj kaj gvidantoj, Díaz-Canel esltarigis la koheran laboron faritan en Artemisa, kies agado evidentigas bonan sinpreparon por sukcese trapasi tiun etapon, el kiu la insulo eliros pli fortigita.

Li emfazis ke estas kontribuaj elementoj la formovo de laboristoj kiuj ne havas laboron en la nuna situacio en la aŭtobusaj stacioj, kaj nun ili apogas la transportadon de pasaĝeroj kiel inspektoroj, strategio starigita por pli bone profiti la transportilojn kiuj vojaĝas al la najbara provinco Havano.

Díaz-Canel alvokis profiti la momenton por prepari la gvidantojn, dum la koncepto ne povas esti laborinterrompi la laboristojn, sed ŝanĝi laborlokon, speciale por taskoj kiel hiegienigo de komunumoj, loĝkonstruado kaj plantado en agrikulturo.

Laŭ raportis la provinca estro de la administracio, Ricardo Concepción, oni prioritatas agadojn por ŝpari elektron kaj brulaĵojn, garantii la normalajn servojn pri nutraĵoj kaj aliaj, fortigi la foirojn komercajn kaj garantii la medicinajn servojn kaj aliajn pri akvo, sen haltigi la investajn programojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up