Ministro de Eksterlandaj Aferoj de Kubo, kondamnas validecon de usona leĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-03 08:36:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

f

Havano,  sep 3 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, kondamnis la antaŭan tagon per sia tvitera konto, la validecon de la "Leĝo pri komerco kun la malamiko", subtenita de la nuna prezidento de Usono,  Joseph Biden.

Kun ĉi tiu sinteno, la ŝtatestro estas la 12-a, kiu  plilongigas la aplikadon de menciitaj regularoj kiuj datiĝas de 1917.

La ministro pri eksteraj aferoj reasertis en la socia reto, ke sinsekvaj usonaj registaroj subtenas la politikon de perforto kontraŭ la kariba insulo, kiu estas "malakceptita de preskaŭ ĉiuj membrolandoj de la internacia komunumo".

Dirita Leĝo limigas komercon kaj efektivigas ekonomiajn sankciojn kontraŭ Kubo.

Kiam la 45-a prezidento de la Blanka Domo, Donald Trump, daŭrigis la provizon per deklaro, la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, esprimis, ke tia pozicio intensigas la sieĝon kaj ĉikanon.

Same, li konstatis, ke tiamaniere kreskas la krueleco kaj perverseco al kubanoj per nehoma kaj kruela blokado.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up