La prezidento Díaz-Canel informos ĉe la nacia televido pri adoptitaj reguloj fronte al COVID-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-09 07:58:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 9 (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel, la ĉefministro Manuel Marrero kaj la ministro pri publika sano, doktoro José Ángel Portal sin prezentos ĉi-lunde en la televida programo Ronda tablo por informi pri la adoptita reguloj en la lando por alfronti la minacon prezentatan de la rapida kaj vasta etendiĝo internacia de la kronviruso COVID-19.

Meze de la streĉa sanitara situacio travivata de la mondo, fronte al propagado de tiu malsano, Kubo plifortigis sian sanitaran kontrolon internacian. Ĉi-rilate la ekzisto de modela institucio por esploro, diagnozo, mastrumo kaj traktado de la infektaj malsanoj, kiel la instituto de tropika medicino Pedro Kourí (IPK) konsistigas, en tiu ĉi scenejo, forton por Kubo, kiu iniciatis ampleksan agadplanon por minimumigi la riskojn de eniro de la viruso kaj ties disvastiĝo en la nacia teritorio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up