Díaz-Canel elstarigas la validecon de Che Guevara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-10-09 07:53:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Che estas unu el la plej grandaj revoluciaj referencoj en Latin-Ameriko kaj aliaj latitudoj. Foto: Arkivo/Cubadebate

Havano, okt 9 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, emfazis  la validecon de la ekzemplo de la argentin-kuba gerilo Ernesto Che Guevara (1928-1967), dum la 56-a datreveno de lia kapto kaj posta murdo en Bolivio.

En sia profilo ĉe X (antaŭe Tvitero), la prezidento konfirmis, ke Che vivas inter ni kaj inter ĉiuj tiuj en la mondo, kiuj daŭre batalas por pli bona ebla mondo.

En tiu sama socia reto, Díaz-Canel enmetis frazon de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz (1926-2016), prononcita en la centra evento por la 20-a Datreveno de la falo en batalo de komandanto Guevara, la 8-an de  oktobro 1987.


Se necesas paradigmo, se necesas modelo, se necesas imitinda ekzemplo por atingi tiajn altajn celojn, viroj kiel Che estas esencaj, viroj kaj virinoj kiuj imitas lin, kiuj estas kiel li, kiuj pensas kiel li."

Ernesto Che Guevara estis kaptita de la bolivia armeo la 8-an de oktobro 1967 kiam li partoprenis la batalon por la liberigo de tiu sudamerika nacio, kaj murdita horojn poste laŭ ordonoj de la Centra Sekreta Servo kaj la Usono-Registaro.

Malgraŭ la intenco de liaj ekzekutistoj silentigi lian ekzemplon, Che estas hodiaŭ, kune kun Fidel, unu el la plej grandaj revoluciaj gvidantoj en Latin-Ameriko, kaj aliaj latitudoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up