Díaz-Canel pledas por pliigi la evoluon de informatika socio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-01 08:41:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 1 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero Cruz, prezidis kunsidon kie oni kontrolis la programon de informadikiĝo de la kuba socio.

La entrepreno de telekomunikoj de Kubo (ETECSA), raportis ke pli ol 6 milionoj da aktivaj linioj estas subtenataj nuntempe de la portebla telefonado en la insulo kaj 70% el tiuj konektoj okazas pere de saĝtelefono kun aliro al la retoj 2G kaj 3G.

Mayra Arevich, prezidantino de ETECSA asertis ke tiuj kapacitoj plu kreskos en 2020. Ŝi klarigis ke fine de 2019 pli ol 143 mil domoj estis konektitaj al interreto pere de la reto Nauta Hogar, nombro kiu markas kreskon je pli ol 73 mil kompare al 2018; ŝi klarigis ke oni planas kreskon de pli ol 20 mil familioj, kiuj disponos je konekto en la domoj.

Laŭ la evoluplano strategia por la nuna jaro oni antaŭvidas kreskon je 200 mil porteblaj linioj kaj 634 mil novaj konektoj al interreto per la telefonoj, aldonis Arevich.

Ŝi precizigis ke inter la prioritatoj oni laboros por ampleksigi la kapaciton de la reto 4G kun prioritato en la regionoj pli dense loĝataj kaj de ekonomia graveco kun la celo plibonigi la servo-kvaliton.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up