Díaz-Canel pledas por loka agado en la konstru-solvoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-29 08:47:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel en kunsido pri la nacia konstruprogramo

Havano, 29 okt (RHK) En la 168 kubaj distriktoj kreskis la nombro da mini-industrioj kiuj produktas konstrumaterialojn kun la celo proksimigi la lokajn konsilantarojn al la konstrusolvoj por loĝejoj.

Tiel estis informite en kontrolkunsido pri la Nacia Programo de Loĝejoj, kiun gvidis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, kie oni ratifis ke la loka produktado de materialoj estas la ĉefa akso de la konstrumovado kiun oni devas akceli  okaze de la damaĝoj ekzistantaj en la loĝejoj de la lando.

La prezidento precizigis ke minimume ĉiu distrikto devas produkti tage la elementojn bezonatajn por konstrui unu loĝejon, kio estas la sola maniero rapidigi la nunan konstru-ritmon kaj atingi la ciferon de 50 mil loĝejoj jare.

Pri la subvencio al familioj, la prezidento esprimis ke la lokaj registaroj devas pli atenti la programon, tial ke laŭ estis informite, ekzistas la materialoj, sed oni devas direkti ilin al la subvenciatoj; li ankaŭ  pledis por trarompi la burokrataĵojn pri tiu ĉi tikla afero.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up