Díaz-Canel pledas por noviga mastrumo de aŭdvidaj produktadoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-30 11:14:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 30 (RHK) transformo en la maniero mastrumi la aŭdvidajn produktojn por kontentigi la bezonojn kaj atendojn de la kuba socio nuntempa kaj estonta, estis en la centro de la tagordo traktita dum renkontiĝo inter la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj kreintoj de la kuba unuiĝo de artistoj kaj verkistoj, reprezentantoj de la ministerio de kulturo, la kuba instituto de radio kaj televido, la kinematografia instituto kaj la amaskomunikiloj.

La prezidento esprimis ke la ideo estas avanci pri temoj esencaj kaj formuli proponoj, kiuj revigligos kaj la nacian produkadon kaj la programojn, kiel formado de kreantoj por kio la konstanta komisiono de kulturo, amaskomunikiloj kaj sociaj retoj de la organizo devus favori artikuladon de konkretaj agadoj, raportis la gazeto Granma.

La ĉeestantoj pozitive taksis la aprobon de la fonduso de disvolvo kinematografia, en kies konceptigo estis esenca la partopreno de la kreintoj mem; la potencialoj de pli efika interkonsento inter la radia kaj televida institucio kaj la kinoarta en la diskonigo-desegno en kiu sin komplementas kultura kaj amuzigaj valoroj.

La renkontiĝo donas kontinuecon al la interkonsentoj de la IX-a kongreso de la unuiĝo de kubaj artistoj kaj verkistoj (UNEAC) okazinta pasintjunie, kaj kompletigis unuan proksimiĝon al la spegulo de la kulturo en la aŭdvidaj amasmedioj okazinta pasintdecembre.

La kuba prezidento proponis regule daŭrigi tiaspecajn interŝanĝojn kun la artistoj kaj la diversaj institucioj de kulturo. La renontiĝon ankaŭ partoprenis la ministro de kulturo, Alpidio Alonso kaj la estro de la ideologi-departemento de la komunista partio Victor Gaute.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up