Raportas Kubo 2 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpason

Havano,  jul 13 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi  dimanĉo, oni konfirmis  2 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2428  personoj kaj neniun  forpasinton. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  249  pacientoj. Aliaj  233 personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 2978  samplojn, el kiuj 2 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 208 098  studitajn samplojn kaj 2428 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Unu  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj kaj unu venis el eksterlando por  totalo de  165  personoj  kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 54,7% estis sen simptomaj.

El la  novaj kazoj 1  estas viro por  50,4% el la totalo . El la 2428  pacientoj diagnozitaj,  71   restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 87, kun indikilo de morteco je 3,58% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 104 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2268  jam rekuperiĝintaj (10  pliaj hieraŭ). Unu  paciento  estas en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   12,6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  4,45 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 52,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 6 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  4,28%.

La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 14  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando ekigis  la rekuperiĝan etapon.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 5 municipoj de Havano oni fortigas la kontrolojn, tiel ke ili havas aktivajn kazojn. 

Eldonita de Maritza Gutiérrez González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up