Kubo raportas 59 novajn kazojn de Covid-19 dum la lastaj 24 horoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-08 11:09:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dro. Francisco Durán, estro de epidemiologio de Minsap

Havano,  aŭg  8 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi vendredo, oni konfirmis  59 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  2888  personoj. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  773  pacientoj. Aliaj  11 220 personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 3657  samplojn, el ili 59 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 293 069 studitajn samplojn kaj 2888 pozitivojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 86,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  280  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 56,7% estis sen simptomaj.

La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 3,05% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2442  jam rekuperiĝintaj (13  pliaj hieraŭ). Sep   pacientoj  estas en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   19 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,74 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 10 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,70%.

La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo.  La insulo travivas  la rekuperiĝan etapon, sed  Havano retroiris al fazo de loka transmisiado, kaj tial ne plu estas en la 1-a fazo por rekuperiĝo, dum  la najbara provinco Artemisa retroiris al la dua fazo kaj ĝia municipo Bauta al la 1-a fazo pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.

Spite al la favora evoluo de la malsano en 11 provincoj, oni  proponis intensigon de la kontroloj epidemiologiaj tutlande, kaj ankaŭ reduktigon de la movebleco inter la okcidentaj provincoj, inkluzive de Havano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up