Kubo raportas 63 novajn kazojn de Covid-19 dum la lastaj 24 horoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-15 09:43:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dro. Francisco Durán, estro de epidemiologio de Minsap

Havano,  aŭg  15 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi vendredo, oni konfirmis  63 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  3292  personoj. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  1544  pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 4603  samplojn, el ili 63 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 324 043 studitajn samplojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 84% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  318  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 57,8% estis sen simptomaj kaj 3 estas eksterlandanoj rezidantaj enlande.

La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 2,81% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2568  jam rekuperiĝintaj (21  pliaj hieraŭ). Unu  paciento  estas en grava stato kaj 3 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   20 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,63 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 11 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,62%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan etapon, tamen,   Havano estas en   fazo de loka transmisiado,  dum  la najbara provinco Artemisa retroiris al la dua fazo kaj ĝia municipo Bauta al la 1-a fazo pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up