Díaz-Canel: la kuba brigado medicina Hernry Reeve estas formale kandidatigita al la paca nobelpremio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-26 13:27:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 26 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis la formalan kandidatiĝon de la medicina laborbrigado internacia Henry Reeve al la Paca Nobelpremio.

Per la socia retejo Tvitero, la ŝtatestro memorigis la vortojn de Fidel Castro kiam esprimis “kuracistojn kaj ne bombojn”, kiuj difinas la internaciismon de la kariba insulo.

La Monda por paca konsilantaro oficiale registris la kandidatiĝon post emfazi la grandajn defiojn de la Covid-19 kaj la esencan rolon de la internacia solidareco fronte al tiu ĉi urĝo.

Reprezentantoj de dekduo de nacia porpacaj komitatoj en preskaŭ 100 landoj subskribis la petleteron senditan al la norvega Nobel-Komitato.

Tiu ĉi laborbrigado de kuracistoj specialiĝintaj pri katastrofoj kaj gravaj epidemioj, estis kreita la 19-an de septembro 2005 reage al la damaĝoj provokitaj de la uragano Katrina en Nov-Orleano, Usono.

Tiam, pli ol 12 mil kubaj profesiuloj de sano montris sin pretaj subteni la rekuperiĝon, tamen, la usona registaro neglektis la helpon.

Laŭ oficialaj kalkuloj, Kubo sendis ĝis nun pli ol 3 mil 700 kunlaborantojn, grupiĝintaj en 46 brigadoj, al 39 landoj kaj teritorioj damaĝitaj de la Covid-19.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up