Argentina kunlaboro al kuba industriiga projekto.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-27 08:03:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La argentina vicprezidanto Amado Boudou, kiu plenumas oficialan laborviziton en la insulo asertis ke ili estus tre interesitaj kontribui al la industria evoluo de la kariba lando.
La argentina vicprezidanto, ankaŭ ekonomikisto, komentis ke la ebleco pri industriigo al kiu la insulo aspiras estas interesa planado kaj Argentino povus fari bonajn kontribuojn
Rilate la disponeblecojn de fremdaj investoj proponataj de la speciala evoluzono de Mariel, okcidente de Havano, li esprimis ke estas bona okazo por la nacia ekonomio, kaj tiamaniere eblas kontribui al la produktiva integriĝo de la latinamerikaj landoj.
Gravas investi por krei novajn laborpostenojn, ne nur por anstataŭi importaĵojn, li emfazis kaj aldonis ke ĉio povas esti farata kiam la popoloj estas konvinkitaj kaj la registaroj elektas tiun vojon.
La vizitanto ricevis ampleksan informon pri la kuba ekonomio kaj la potencialoj de la fremdaj investoj kaj ankaŭ pri la programoj por kreskigi la turisman industrion, kion li laŭdis ĉar temas pri la konata industrio senfuma, kiu kapablas impulsi investojn en aliaj branĉoj.
Li emfazis ke ni batalis kontraŭ la politika koloniigo de niaj landoj kaj venkis, nun ni batalas kontraŭ la ekonomia koloniigo kaj por la definitiva integriĝo kiu ŝajnas esti la korekta vojo; Kubo, Argentino kaj Latinameriko entute apartenas al tiu revo, li certigis.
Nuntempe, Kubo kaj Argentino subtenas gravajn ekonomiajn ligojn kaj pri kunlaboro en la sferoj de edukado, sano, sporto kaj scienc-tekniko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up