Duone renovigita la konstitucia projekto post la popola konsultiĝo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-19 09:58:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Homero Acosta, sekretario de la ŝtata konsilantaro

Havano, 19 dec(RHK) La sekretario de la ŝtata konsilantaro, Homero Acosta, informis en la nacia asembleo de la popola povo, ke estis akceptitaj duono de la proponoj faritaj de la civitanaro en la konsultiĝo pri la projekto de nova konstitucio.

Laŭ la deputito kaj membro de la redakta komisiono de la konstitucio, la 783 mil proponoj faritaj de la kubanoj en 133 mil kunsidoj okazintaj inter la 13-a de aŭgusto kaj 15-a de novembro en kvartaloj, laborejoj kaj lernejoj, transformiĝis post  laborprocezo en proksimume mil 600 proponoj tipaj.  

El ili, 4 mil 809 opinioj estas enskribitaj en la nova versio, kio reprezentas iom pli ol 50% de akcepto, li precizigis, kaj klarigis ke la akcepto de tiuj opinioj ne signifas ke ili estas ekzakte skribitaj, sed en kelkaj kazoj jes.

Ne estis akceptita 49% de la tipaj proponoj, interalie, ĉar ne estas celo de la konstitucio. Tiaj opinioj ne aldonitaj al la dokumento, daŭre valoras kaj povus esti konsiderataj je la momento konkretigi per leĝoj la enhavon de la konstitucio.

Se la Asembleo subtenas la riĉigitan projekton, la ŝtata konsilantaro alvokos popolan referendumon, antaŭviditan por februaro, kio difinos ĝian aprobon aŭ ne.

En la plenkunsido de la parlamento, Acosta informis ke inter la artikoloj kiuj provokis pliajn opiniojn, estis tiuj rilataj al la institucio de edziĝo kaj la figuro de la prezidento de la Respubliko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up