Pinar del Rio: La projekto mino-metalurgia kreskigos eksportaĵojn por evoluo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-28 09:45:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pinar del Río, 28 okt (RHK) La vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo, Ramiro Valdés, pritaksis la evoluon de la mina projekto metalurgia Castellanos, situanta en la nordo de la provinco, kaj rimarkigis ke tiaspecaj  industriaj projektoj estas prioritataj por la lando.

Spite al iom da malrapideco okazinta en la monato de septembro, pro la malbonaj klimataj kondiĉoj kaj ne sufiĉe da materialoj disponeblaj, estraranoj de la miksa entrepreno mina de la Karibo S.A (Emincar), kiu respondecas pri la projekto, ratifis ke la tempolimo por fini ĝin daŭre estas junie de 2017.

La vicprezidanto enketis pri la paŝoj farataj por reen meti la laboron en la planitan tempo-programon kaj la decidoj faritaj por protekti la instalaĵojn kaze de uraganoj kaj aliaj ekstremaj meteologiaj fenomenoj.

José Vila, ĝenerala mastrumanto de Emincar, klarigis ke la investo devos finiĝi en la jaro kun pli ol 100 milionoj da dolaroj eluzitaj, kio indikas la grandecon kaj intensecon de la laboroj farataj senhalte.

La min-projekto metalurgia Castellanos devos fini la etapon de ekmarŝo kaj ekprodukti en oktobro de 2017, kaj ĝi celas alporti 220 mil tunojn jarajn de koncentriĝo de plumbo kaj zinko eksporteblaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up