Angolo kaj Kubo plifortigas siajn rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-03 09:24:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba vicministro pri eksteraj rilatoj Ana Teresita González ekkomencis laborviziton en Angolo, kadre de la plifortigo de rilatoj politiko-diplomataj kaj kunlaboraj inter ambaŭ landoj.
 “Dum sia restado la kuba funkciulino revizios la evoluon de la reciprokaj rilatoj depost la vizito farita al Havano de la prezidento de la afrika lando, José Eduardo dos Santos,” deklaris ŝi al la gazetaro.
 Laŭ la funkciulino, ambaŭ landoj estas unuigitaj de longjara amikeco kaj ambaŭ partoprenis la batalon por sendependigo de la suda parto de Afriko, kie Angolo rolis esence kaj ankaŭ la kubaj internaciistaj batalantoj.
 Per nia vizito, ŝi aldonis, pliprofundiĝos tiaj rilatoj, ni starigos novajn celojn kaj ĉefe, renoviĝos la politika volo de la du registaroj daŭrigi progresante kaj diversigante la rilatojn en ĉiuj eblaj agadkampoj.


 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up