Kubo kaj Usono ekdialogos pri la procezo restarigi siajn rilatojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-22 08:11:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hodiaŭ sesios la dialogaj rondoj je la plej altranga nivelo por analizi la procezon restarigi la diplomatiajn rilatojn kaj pritrakti reciprokajn temojn de intereso.

La kuban delegitaron prezidas, samkiel hieraŭ,  Josefina Vidal Ferreiro, direktorino ĝenerala pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo, dum je la usona flanko estos Roberta Jacobson, asista sekretario ŝtata por la aferoj de la okcidenta hemisfero.

En tiu ĉi kunsido oni pritraktos la principojn kaj paŝojn por starigi la reciprokajn rilatojn kaj malfermon de ambasadejoj en ambaŭ landoj.

Vespere, oni analizos temojn kiel ampleksigo de la kunlaboro por alfronti epidemiojn, la batalo kontraŭ terorismo, narkottrafikado kaj aliajn temojn de reciproka intereso kaj bonfaro por ambaŭ partneroj.

Rilate al la dialogo pri tiu ĉi temo, la kuba delegitaro antaŭsciigis ke ili emfazos ke tiu ĉi procezo kaj la malfermo de la ambasadejoj devos baziĝi sur la principoj de la internacia juro preskribitaj en la ĉarto de UN kaj la konvencioj de Vieno pri diplomatiaj rilatoj kaj konsulaj rilatoj.

Per komuniko al la gazetaro farita de ambaŭ delegitaroj, ili esprimis ke en la dialogo pri la migra temo okazinta ĉi merkrede regis la sindevigo esprimita en la interkonsentoj, certigi leĝan, sekuran kaj ordan migradon.

Tamen, la reprezentanto usona, Edward Alex Lee, emfazis ke la usona registaro kompromitis sin daŭre subteni la Leĝon de kuba alĝustigo kaj la politikon  de piedoj sekaj-piedoj malsekaj, kiun la kuba flanko taksis kiel la ĉefa instigilo al kontraŭleĝa elmigrado.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up