Okazas procezo de konsultiĝo por elekti la parlamentestron kaj la ŝtatan konsilantaron.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-20 22:45:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kunformado de la kuba parlamento

Havano, 20 mar (RHK) Gisela Duarte Vázquez, prezidantino de la nacia kandidatiga komisiono, informis ke en la lando okazas procezo de konsultiĝo ĉe la 605 deputitoj  elektitaj, cele al kunformado de la kandidataro por formi la ŝtatan konsilantaron kaj la estraron de la nacia asembleo de la popola povo (ANPP).

La funkciulino sciigis al la gazetaro ke la ŝtata konsilantaro estas la organo kiu reprezentas la nacian asembleon kaj plenumas ties interkonsentojn, krom plenumi ĉiujn aliajn funkciojn laŭ la konstitucio. Ĝi estas interkonsente elektita kaj jen lande jen internacie, havas  la superan reprezentecon de la kuba ŝtato.

Duarte Vázquez elstarigis ke la venontan dimanĉon, la 25-an,  estos establitaj tiuj ĉi organoj, kaj el ĝiaj membroj oni elektos ties prezidanton kaj vicprezidantojn per voĉdono rekta kaj sekreta.

Ŝi klarigis ke la starigo de la parlamento, la elekto de ties prezidanto, vicprezidantoj kaj sekretario, krom la elekto de la ŝtata konsilantaro, okazos la 19-an de aprilo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up