Unu el la plej silentigitaj kazoj de la usona historio: La kvin.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-01-14 12:21:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba kontraŭterorista batalanto René González, kiu suferis 15 jarojn de maljusta enkarcerigo en Usono, asertis ke la leĝa proceso travivita de li kaj liaj kvar kunuloj ekde 1998 estas unu el la plej silentigitaj temoj en la historio de tiu lando.
René González, jam reveninta al Kubo, deklaris al la retejo Voĉoj por La kvin, ke la juĝo kontraŭ li, Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero kaj Fernando González, okazinta en Miamo, estis tute intence kaŝita al la usona civitanaro flanke de la grandaj korporacioj de la amaskomunikiloj.
La tuta proceso estis minimumigita, spite al tio ke ĝi estis unu el la plej longaj en Usono, rilataj al temoj de terorismo, spionado, akuzoj pri konspirado por murdi kaj rektaj sekvoj por la rilatoj inter Kubo kaj Usono, li emfazis.
La punoj kontraŭ La Kvin, kiel estas internacie konataj tiuj homoj, estas taksitaj kiel maljustaj kaj arbitraj, flanke de pli ol 3 mil 500 mesaĝoj kolektitaj en la retejo www.voicesforthefive.com  tial ke ili estis komdamnitaj en politike manipulita juĝo, akuzitaj pro la sola kialo preventi teroristajn agadojn kontraŭ Kubo, subvenciatajn de teroristaj grupoj rezidantaj en Miamo.
René dankis al la subskribantoj en la retejo pro la subteno al ilia kaŭzo kaj pro la iniciato efektivigi internacian komisionon esplorcelan de tiu kazo en Londono.
La komisiono laborsesios la 7-8-an de marto en Londono kaj estos grava maniero trarompi la silentan muron konstruitan kontraŭ la kvin kubanoj batalantaj  kontraŭ terorismo kaj la perfortojn altruditajn dum la juĝa proceso.
Tiu ĉi projekto estas subtenata de centoj da personecoj el diversaj mondopartoj kaj sociaj tavoloj, kiuj celas montri al la publiko la realon pri la terorismo kaj la verajn batalantojn  kontraŭ ĝi.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up