Fidel Castro kaj Frei Betto renkontiĝis en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-28 09:27:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro kaj la elstara brazila intelektulo, Frei Betto, amike dialogis en Havano pri diversaj temoj landaj kaj internaciaj.

La kuba gazeto Granma raportas ke dum la renkontiĝo, Betto parolis pri sia kunveno kun la Papo Francisco, okazinta la 9-an de aprilo pasintjare, kaj komentis pri la prelegoj kiujn li faris dum sia nuna restado en Kubo, inter ili, kadre de la internacia kongreso Pedagogio 2015.

La dialogos okazis en etoso amikema, kiun karakterizas tiuj ĉi ampleksaj kaj fratecaj ligoj ekzistantaj inter Fidel Castro kaj Feri Betto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up