Fidel Castro kaj Frei Betto en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-09 13:13:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Frei Betto kaj Fidel en Havano

La rekonata intelektulo brazila, Frei Betto informis al la televida programo insula, Ronda Tablo,  ke li renkontiĝis kun la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.

Betto, kiu partoprenis ĉi-semajne omaĝan ceremonion pro la 30-jariĝo de sia libro Fidel kaj la religio, komentis ke kiam li alvenis por la renkontiĝo, Fidel estis relegante la  libron kaj komentis pri la valideco de ĝia enhavo.

Betto elstarigis la sekvojn de tiu intervjuo kun Fidel Castro de antaŭ 30 jaroj, kiu estis eldonita je unu miliono 300 mil ekzempleroj da libroj, emfazante ke ĝi estis decida por forigi la timon al la kredantoj kaj antaŭĝujaj personoj pri la komunistoj.

La brazila teologo renkontiĝis dufoje kun Fidel en tiu ĉi jaro kaj certigis ties pensklarecon kaj zorgojn pri la nunaj problemoj tutmondaj



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up