Kubo: la agrikultura sektoro estas kerna por la landa evoluo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-09 08:10:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum la jara asembleo de la asocio de etagrikulturistoj en la La Palma, provinco Pinar del Rio, la  vicprezidento José Ramón Machado Ventura esprimis ke meze de la aktualiga procezo de la kuba ekonomia modelo, oni transdonis pliajn kompetentecojn al la produktivaj unuoj, sed tio ne signifas ke la asocio de etagrikulturistoj perdu sian gravecon.

Li emfazis la bezonon ke la asociaj membroj sentu sin reprezentitaj, estu informitaj kaj ke ili havu la vojon por esprimi siajn bezonojn al la ŝtato aŭ la registaro.

Machado ankaŭ parolis pri la bezono altigi la aniĝon de la junuloj al la agrikultura agado, kiu estas kerna por la lando, nun devigata elspezi ĉirkaŭ du mil milionoj da dolaroj jare por importi nutraĵojn.

Tiurilate li komentis ke temas pri afero ege malnova, deveninta el la malriĉa situacio travivita de la kamparanoj jam antaŭ la jaro 1959, kiam venkis la revolucia procezo en la lando, kio poste kaŭzis ke la plimulto de la familioj decidis ke la gefiloj ne plu sekvu la vojon de siaj gepatroj.

Li esprimis, ke tamen, la nuna situacio de la kubaj kamparanoj estas tute alia, danke al la laboro farita rilate al edukado, elektrumado, sanservoj kaj aliaj, kio ankaŭ rilatas al la insfrastrukturo kreita.

Li parolis pri la novaj investoj en la sektoro rilate al la ekipaĵoj, malgraŭ tio ke ankoraŭ ne estas sufiĉaj, sed ekzistas pli bona ekonomia subteno kiu pluevoluos estonte.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up