Kuba prezidento akceptis delegacion de la usona agrikultura sektoro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-20 09:12:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, feb 20 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel akceptis sekretariojn pri agrikulturo el pluraj nordamerikaj ŝtatoj kaj reprezentantoj de tiu sektoro vizitantaj Kubon, elstarigante, ke li ĉiam klopodis por trovi vojojn, kiuj detruas murojn.

Estas plezuro kaj kontentigo havi ilin ĉeestantaj en Kubo en tiel grava nivelo, diris Díaz-Canel, citita de la ĵurnalo Granma.

Li memorigis, ke Kubo havas longdaŭran rilaton kun tiu sektoro, kiu ĉiam laboris por trovi vojojn al pli granda proksimiĝo kaj profito por ambaŭ landoj.

Se ne estus la blokado (ekonomia kaj komerca) , ni havus multajn reciprokajn ŝancojn labori, progresi por profito de ambaŭ popoloj, li emfazis.

Pligrandigante tiusence, li diris, ke ekzistas konstanta dialogo inter Kubo kaj usonaj kamparanoj, kaj delegacioj de tiu sektoro estas ofte akceptataj sur la insulo.

Ĉi-okaze, estas la unua fojo, ke la Nacia Asocio de Departementoj pri Agrikulturo de Usono (Nasda) organizas mision viziti Kubon, laŭ la fonto.

Tiun kunvenon partoprenis Ted A. McKinney, prezidanto de Nasda; Megan McDonald, oficialulo de tiu unuo; Donald F. Lamb, direktoro de la Indianaa Sekcio de Agrikulturo; Bryan Paul Hurbult, Konektikuta Sekretario de Agrikulturo; kaj iliaj ekvivalentoj de Montano kaj Luiziano, Christine R. Clark kaj Michael Strain, respektive.

Ankaŭ partoprenis Blake D. Ramsey, Nasda Market Promotion Officer; Thomas E. Peterson, Minesota Sekretario de Agrikulturo; Ronald J. Karney, oficialulo de la menciita asocio, Amanda Beal, Majna Agrikulturo-Komisaro; kaj Hugh Weathers, lia suda Karolina ekvivalento.

Same Ernesto Barón, reprezentanto de la asocioj Usapeec kaj USA Rice Federation; kaj Paul Johnson, kunprezidanto de la Agrikultura Koalicio por Kubo.

La usona agrikultura sektoro aperas kiel unu el la plej aktivaj favore al plibonigo de duflankaj rilatoj kaj ĉesigo de trudaj rimedoj.

Kiel precizigite, usonaj kamparanoj subtenis leĝproponojn por fleksigi regulojn pri blokado, kiel tiuj, kiuj kontraŭas la malpermeson de vojaĝo al Kubo kaj tiuj celantaj favori kreditojn kaj akiri rajtigon por kuba eksporto al la alia nacio.

Oni memoris ankaŭ, ke dum siaj du restadoj en Novjorko, prezidento Díaz-Canel okazigis renkontiĝojn kun reprezentantoj de la sektoro, al kiuj li ratifis la volon de sia Registaro pligrandigi la ligojn.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up