Avancas preparlaboroj por la pintkunsido de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-06-03 08:27:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La vicministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Abelardo Moreno, asertis en Havano ke oni avancis du trione en la preparo de la Deklaro de Havano kun tre bona spirito.

Kiel preparo por la pintkunsido de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj,  Moreno esprimis ke la sesioj de altrangaj funkciuloj finpreparas la dokumentojn traktotajn de la ŝtatestroj kiuj jam alvenis al Kubo por partopreni la kunsidon.

Li aldonis ke ekzistas rekta ligo inter la decidoj nuntempe alprenitaj kaj tiuj interkonsentitaj de la pintkunsido de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC) okazinta en Havano la pasintan januaron.

La pintkunsido de la asocio de karibaj ŝtatoj estos taŭga spaco por pritrakti kelkajn el la komunaj defioj alfrontataj nuntempe de la karibaj landoj.

Laŭ la plano partoprenos la pinkunsidon ĉi-semajnofino en Havano entute 16 prezidentoj plus ministroj kaj aliaj altrangaj funkciuloj.

Dum la kunsido oni intertraktos Agadplanon aneksan al la Deklaro de Havano favore al daŭripova evoluo de la regiono kaj aliaj cele al plifortigo de la rilatoj kaj kunlaboro en diversaj sferoj sociekonomiaj kaj kulturaj de la kariba regiono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up