Kubo kaj Usono en la dua rondo pri restarigo de rilatoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-27 08:12:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo kaj Usono serĉas hodiaŭ en Washington avanci al restarigo de la reciprokaj rilatoj, en la dua dialoga rondo kadre de la nova scenejo anoncita la pasintan 17-an de decembro.

En la sidejo en la Ŝtata Departemento,  la delegitaroj de ambaŭ landoj reiras al la tablo de dialogo  por pritrakti ekskluzive la restarigon de rilatoj, depost 50 jaroj kaj la malfermon de ambasadejoj en ambaŭ ĉefurboj.

Prezidas la kuban delegitaron, Josefina Vidal, ĝenerala direktorino pri Usono de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, kaj flanke de Usono, la asista sekretario de ŝtato por la aferoj de la okcidenta hemisfero, Roberta Jacobson.

La insula diplomatino esprimis ke Kubo venas kun konstrua spirito, klopodante proksimigi poziciojn; ŝi aldonis ke la insulo atendas respondon pri problemoj starigitaj en Havano, kiel la enskribo de Kubo en liston de landoj subtenantaj terorismon, mekanismo unuflanke aplikita de Usono.

Reprezentantoj de diversaj sektoroj de la usona socio esprimis al la kubaj ĵurnalistoj en Washington, sian kontenton pro la proksimiĝo inter la du landoj kaj la aspiron pri tio ke la nuna dialogo progresu. 

Por la eksestro de la sekcio de interesoj de Usono en Kubo en la periodo 1979-1982, Wayne  Smith, estas entuzismiga la reciproka dialogo por solvi malfacilaĵojn, sen insisti pri malamo aŭ rezigno de pozicioj.

 Ankaŭ la analizisto de la arkivo pri nacia sekureco de tiu lando, Peter Kombluh, elstarigis la novan scenejon kaj la paŝon donitan de Obama depost jardekoj de agresemaj politikoj.

Li esprimis la deziron pri ŝanĝo kiu implicu respekton al Kubo, haltigon de la sieĝo kaj rekonon de la suverena rajto de la insulo, kio signifas iri preter la sola restarigo de diplomatiaj rilatoj kaj malfermi ambasadejojn en la koncernaj ĉefurboj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up