Fidel Castro kaj La Kvin en kvinhora renkontiĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-02 08:01:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro, renkontiĝis dum kvin horoj kun la kvin kubaj herooj kiuj plenumis longajn karcerpunojn pro sia agado kontraŭ terorismo en Usono.

Pri la renkontiĝo Fidel verkis kortuŝan artikolon kie li rakontas  la renkontiĝon okazintan sabate la 28-an de februaro, 73 tagojn depost ilia alveno al la insulo

Fidel esprimas en sia artikolo ke “la kuba inteligencio neniel bezonis sekvi la movojn de unu sola milita ekipaĵo de Usono, ĉar ĝi povis observi ekde la spaco ĉio kio moviĝis sur nia terglobo ekde la bazo de radioelektra esplorado nomata Lourdes, sude de Havano.

La kvin herooj kontraŭteroristaj, kiuj neniam damaĝis Usonon, laboris por preventi kaj malhelpi teroristajn agojn kontraŭ Kubo, organizitajn  de la usonaj organoj de inteligencio, tre konataj tutmonde.

Neniu el ili serĉis aplaŭdojn pro sia agado, nek premiojn aŭ gloron. Ili ricevis honorajn titolojn ĉar ili ne serĉis tion. Ili kaj iliaj edzinoj, gepatroj, gefiloj, gefratoj kaj kuncivitanoj, ni ĉiuj, rajtas senti sin fieraj pri ili.

Estis esence depost la alveno, renkonti siajn familianojn, geamikojn, la popolon, sen malatenti unu minuton la sanon kaj la rigoran medicinan esploron.

Fidel esprimas la jenon:” Mi estis feliĉa dum horoj hieraŭ. Mi aŭdis mirindajn rakontojn plenajn je heroismo de la grupo gvidita de Gerardo kaj subtenita de ĉiuj, inkluzive de la pentristo kaj la poeto, kiun mi antaŭe konis dum li konstruis unu el siaj verkoj en la aeródromo de Santiago de Cuba”.

“Hieraŭ, tuj mi volis interparoli kun la kvin herooj.Dum kvin horoj tiu estis la temo. Ekde hieraŭ mi disponas, bonŝance, de sufiĉe da tempo por peti al ili investi parton de sia enorma prestiĝo en io kio estos ege utila al la kuba popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up