Portugalio kaj Kubo: amika renkontiĝo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-27 08:50:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 27 okt (RHK) La gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro kaj la prezidento de Portugalio, Marcelo Rebelo de Sousa, havis amikan renkontiĝon kaj interparolis pri diversaj temoj de la internacia agendo kaj pri la rilatoj amikaj inter ambaŭ landoj.

La protugala prezidento vizitas la insulon kadre de la bonaj rilatoj ekzistantaj inter la du landoj kaj cele al ties plifortiĝo por kio li renkontiĝis kun la prezidento Raúl Castro kaj aliaj altrangaj aŭtoritatuloj.

Rebelo de Sousa parolis pri la rezultoj de la voĉdonado ĵus okazinta en UN kontraŭ la usona sieĝo ekonomia, komerca kaj financa altrudata de Usono al Kubo kaj emfazis la sintenon de sia lando kontraŭ tiu eksterteritoria praktiko tutmonde rifuzata.

Fidel Castro dankis al li pro tia sinteno rilate al Kubo kaj elstarigis la firmecon de la kuba popolo kiu ne forgesas la enormajn damaĝojn homajn kaj ekonomiajn prokovitajn de tiu ĉi sieĝo, kiu estas senhoma kaj neniam akceptota de la kuba popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up