Laŭdas la Cepal la novan leĝon pri eksterlandaj investoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-29 08:00:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo montras sian malfermiĝon al la fremdaj investoj, sed elektante la plej gravajn branĉojn por la lando kaj protektas la landan laboron, emfazis en Havano Alicia Bárcena,  ekzekutiva sekretariino de la ekononomika komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio (Cepal).

La sanstato de la ekonomio en la regiono de la Antiloj kaj Centrameriko estas io konsiderinda de la insulo, ĉar en tiu regiono estas ĝiaj konkurantoj rilate al la allogo de eksterlandaj kapitaloj, komentis Bárcena al la kuba informagentejo AIN, kadre de la I-a internacia seminario pri oportunoj kaj defioj por la evoluo de Latinameriko kaj Kubo, finiĝonta ĉi-merkrede en la hotelo Meliá Cohiba.

Kvankam en 2015 la malneta interna produkto de Latinameriko entute ne kreskos pli ol 1%, en la kariba regiono povus kreski ĝis 1,9%, ŝi anoncis.

Oni devus profiti tian kojunkturon, tiel ke anstataŭ konkurantoj, tiuj landoj fariĝu aliancanoj, ŝi klarigis, ĉar nenio ekskludas ke estiĝu ĉenigita investado kie ĉiu ekonomio alportu sian plej bonon, ĉefe pri turismo naŭtika kaj la mara transporto, kiuj estas branĉoj favoraj pro la naturaj kondiĉoj de la regiono.

Bárcenas esprimis ke la speciala evoluzono de Mariel estas konkreta ekzemplo pri la profito rilate al la konkurencaj avantaĝoj en la procezoj de eksterlandaj investoj.

Paralele al la injekto de fremda kapitalo, mi konsideras ke estas taŭga strategio daŭre impulsi la eksportadon de sanservoj kaj kultura asesorado, esprimis Bárcena

Eĉ en la estonto, kiam oni solvu la problemojn de infrastrukturo de la insulo, Kubo povus ankaŭ eksporti produktojn ligitajn al la teknologioj de informado kaj komunikado, ĉar ĝi posedas la personaron formitan kaj kvalifikitan por tion entrepreni.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up