Revenis Raúl Castro depost sukcesa turniro eksterlanda.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-11 07:46:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
En Vatikano Raúl dialogis kun la Papo

La kuba prezidento Raúl Castro revenis al Kubo depost plenumi viziton al Alĝerio, Rusio kaj Italio, kiu inkluzivis viziton al Vatikanurbo, kie li trovis grandan gastigemon al la kariba lando.

Dum teknika halto en Romo, kiu daŭris proksimume 24 horojn, la kuba prezidento renkontiĝis kun la Papo Francisco kaj la ĉefministro itala, Matteo Renzi, en kunsidoj kiuj gajigis kaj kontentigis lin, laŭ propraj paroloj.

La Papo kaj la kuba prezidento dialogis persone por la unua fojo dum privata renkontiĝo kiu daŭris preskaŭ horon.

Fine de la kunsido, Raúl komentis al la gazetaro ke li  “havis tre bonan dialogon kun la Papo, kaj mi tre ĝojas kaj dankis al li pro ĉio farita por ekmarŝi al solvo de la diferencoj inter Usono kaj Kubo”.

En la havana flughaveno akceptis la kuban prezidenton, José Ramón Machado Ventura, dua sekretario de la komunista partio kaj la ministro pri internaj aferoj, la generalo de armea korpuso Abelardo Colomé Ibarra.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up