Kunsidas Raúl Castro kun altrangaj funkciuloj francaj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-03 07:21:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento kunsidis dum la lasta tago de sia vizito ŝtata al Francio, kun Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Unesco, en ties sidejo  en Parizo. Ili dialogis pri la bonaj rilatoj inter Kubo kaj Unesco.

Raúl Castro poste renkontiĝis kun Claude Bartolone, prezidanto de la nacia asembleo de tiu eŭropa lando; Gérard Larcher, prezidanto de la Senato; la urbestrino de Parizo, Anne Hidalgo kaj la ĉefministro Manuel Valls.

Antaŭe, Raúl kaj ties homologo, Hollande, konfirmis la volon plifortigi la reciprokajn rilatojn.

La franca prezidento pritraktis ekonomian itineron reciprokan starigitan inter la du landoj en sektoroj kiel turismo kaj transporto, kaj asertis ke tiu lando estas inter la ĉefaj komercaj partneroj de Kubo.

Siaflanke, Raúl elstarigis la fakton ke la du landoj estas ligitaj per historiaj kaj kulturaj ligoj, kaj profundaj rilatoj de amikeco.

“Tiu ĉi estas la unua ŝtata vizito de kuba prezidento al Francio kaj al membro de la Eŭropa Unio. Ĝi konfirmas la bonegan staton de la rilatoj kaj montras la volon dividitan por solidigi la dialogon politikan je la plej alta nivelo”, precizigis Raúl.

Laŭ oficiala komuniko de la Palaco de la Eliseo, sidejo de la franca prezidanteco, tiu ĉi vizito markas novan etapon en la plifortigo de la rilatoj inter la du landoj, depost la vojaĝo al Havano  de la franca ŝtatestro Francois Hollande pasintjare.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up