Alvenis Cristina Fernández al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-19 12:25:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidentino de   Argentino, sinjorino Cristina Fernández de Kirchner, alvenis ĉi-sabate al Kubo por plenumi oficialan viziton en la insulo invitie de sia kuba homologo.

En siaj unuaj deklaroj al la gazetaro, la argentina prezidentino esprimis ke “en tiu ĉi tero kiu estas ekzemplo de heroeco, kuraĝo kaj konvinkoj, estas granda honoro veni kaj esti invitita partopreni historian okazaĵon kiu realiĝos morgaŭ en la Placo de la Revolucio, kiam la Papo faros la meson por ĉiuj, ne nur por la kubanoj,  sed ankaŭ por la mondo”.

Tiu ĉi estos la sepa fojo en kiu la prezidentino renkontiĝos kun la papo ekde la komenco de lia pontifiko kaj la kvara vizito de Fernández al Kubo ekde 2007 kiam ŝi enposteniĝis.

Dum sia restado en Kubo, la prezidentino renkontiĝos kun la insula prezidento Raúl Castro kaj plenumos aliajn oficialajn aranĝojn.

Kubo kaj Argentino havas tre bonajn rilatojn kaj tiu sudamerika lando daŭre subtenas la batalon de la insulo kontraŭ la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo altrudata de Usono al la kariba lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up