Omaĝe al José Martí la kubaj studentoj denove okazigos la marŝon de torĉoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-14 07:38:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel tradicie, la venontan 27-an de januaro, proksime al la noktomezo, okazos en Havano la Marŝo de la Torĉoj ekde la universitata ŝtuparo ĝis la nomata angulo de Martí, kie staras memortabulo.

Ĉi-foje oni dediĉos ĝin al la 163-a naskiĝdatredeveno de la kuba apostolo, la 90-a datreveno de Fidel Castro, la 7-a kongreso de la komunista partio kaj la 50-a datreveno de la organizo kontinenta de studentoj (OCLAE), laŭ asertis Luis Angel González, sekretario pri komunikado de la federadio de universitataj studentoj.

Aliflanke, la  27-an kaj 28-an sesios la laborkunsido de la ampleksigita konsilantaro de la universitata organizo de studentoj kun la celo pritrakti la laboron plenumitan depost la kongreso de tiu organizaĵo.

En la sama kunteksto efektiviĝos la 25-an kaj 26-an la Dua konferenco internacia Kun ĉiuj kaj por ĉies bono en la Kongresa Palaco de Havano kiun  partoprenos reprezentantoj el 44 landoj, inter ili junaj delegitaroj de Meksiko, Brazilo kaj Panamo, kiuj ankaŭ partoprenos en la marŝado kune kun brigado de la kuba instituto de amikeco al la popoloj (ICAP)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up