Tradicia Marŝo de la Torĉoj elvoke al la kuba Apostolo José Martí

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-25 12:36:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 25(RHK) La tradicia Marŝo de Torĉoj okazos en la nokto de ĉi tiu 27a de januaro en Havano.

Lia elvoko ankaŭ okazos tiun saman tagon en la ciberspaco kie estis alvokita  tvitrenkontiĝo.

Denove estos bela omaĝo al nia Nacia Heroo en la lastaj horoj de la antaŭtagmezo de la 169-a datreveno de lia naskiĝo, ĉar la hodiaŭaj novaj generacioj denove malsupreniros la ŝtupojn de la Universitato de Havano por reaserti, ke Kubo neniam lasos la Apostolon nek liajn ideojn.

La ĉi-jara marŝo estos dediĉita al la kuba scienco kaj la heroaĵo atingita por ke ĉiu el ni kaj la lando daŭre estu savitaj de Kovim-19.

José Marí, la nacia apostolo naskiĝis la 28-an de januaro 1853 kaj estas inspiranto de la kuba Revolucio komandita de Fidel, kiu en la centjariĝo de la Majstro, asertis ke Martí estis la intelekta aŭtoro de la sturmo al kazerno Moncada la 26-an de julio 1953, kiu markis la turnopunkton en la historio kuba por konstrui tiun socion alvokitan de la Apostolo, “por ĉiuj kaj ĉies bono”, pli justa kaj digna socio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up