Interferono alfa 2B: la kuba medikamento konfirmas sian efikecon kontraŭ virusaj malsanoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-16 19:26:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Lige al la tutmonda pandemio de la kronviruso Covid-19, indas sciigi ke la  kuba medikamento konata kiel  interferono evidentigis sian efikecon kaj sekurecon en la terapio de virusaj malsanoj, kiel hepatitoj B kaj C, aidoso-viruso, dengo kaj zostero (herpeto populare nomata dartro).

En la nuna kunteksto elpruviĝis ke la interferono kuba Alfa 2B estis uzata por kontraŭbatali la epidemion en Ĉinio kaj nuntempe pluraj landoj petis al Kubo la kunlaboron por bremsi la propagadon de la malsano provokita de la viruso.

Pluraj landoj en Eŭropo, Latinameriko kaj aliaj suferas la burĝonadon de la kronviruso. En Kubo ankaŭ estas 4 kazoj daŭre prizorgataj de la aŭtoritatuloj sanitaraj kaj vasta eduka kaj preventa kampanjo estas entreprenita tutlande.Ĝis nun, la plenumado de tiu plano faciligis la aplikon de popaŝa traktado sen bezono adopti pli  drastajn decidojn.

Rilate al la kuba medikamento interferono, ĝi  estis kreita en 1986 flanke de esploristoj de la centro de genetika inĝenierado kaj bioteknologio. Ĝi estas  rekombiniĝa interferono alfa 2B homa, kiu bonefikis je miloj da kubaj pacientoj ekde ĝia enkonduko en la nacia sansistemo de antaŭ pli ol tri jardekoj.

La medikamento kapablas malhelpi la virusan multobliĝon ene de la ĉeloj kaj ankaŭ estis uzita en la kuracado de diversaj karcinomoj.

La ĉinaj aŭtoritatuloj elektis ĝin por batali kontraŭ la kronviruso, ĉar ĝenerale tiu ĉi viruso provokas reduktiĝon en la natura produktado de interferono en la homa organismo.

La medikamento kapablas kompletigi tiun mankon fortigante la imunologian sistemon de la pacientoj damaĝitaj pro tiu spira malsano provokita de la viruso mem.

Surbaze de teknologia transdono farita de la kuba institucio al la azia lando, en la jaro 2003 estis kreita la miksa kompanio ĉina-kuba ChanGHeber, kun sidejo en la ĉina urbo Changchun.

Post jardeko, tie estis inaŭgurita moderna centro, kiu nuntempe fabrikas  produktojn  bioteknologiajn  kreitajn en Kubo, inkluzive de interfereno rekombiniĝa alfa 2B.

Tiu medikamento en la jaro 2012 ricevis la nacian premion de novigado teknologia de la kuba ministerio de sciencoj, teknologio kaj medio. Kaj sekvajare, en 2013, la medikamento gajnis la nacia sanpremion.

Sendube, temas pri bona rezulto de kunlaboro, kiu iĝis ebla pro la fakto ke Kubo evoluigis sian bioteknologian agadkampon, spite al ĉiuj obstakloj financaj kaj ekonomiaj altrudataj al ĝi.

Aliflanke, Kubo  ĉiam pretas kunlabori kun ĉiuj partneroj, kiuj volonte laboras por plibonigi la homan vivon kaj batali kontraŭ malsanoj tra la tuta mondo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up