Elstarigas Díaz-Canel klinikan provon de kuba medikamento kontraŭ Alzheimer

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-07 10:35:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba medikamento eniras klinikan provon kontraú Alzheimer

Havano, jul 7 (RHK) Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, emfazis hodiaŭ en Tvitero la ekkomencon de klinikaj provoj de la nacia medikamento kontraŭ Alzheimer, NeuralCIM (NeuroEPO).

Dum gazetara konferenco en Havano, la Centro de Molekula Inĝenierado informis pri la novaj klinikaj provoj de tiu ĉi centro, ĉi-foje pri Alzheimer. Por la ŭnua fojo en Kubo oni faros diagnozon molekulan  al la pacientoj por tiu ĉi malsano, ne nur klinikan.

Ĉi-rilate, la prezidento atentigis, ke scienco kaj novigo en Kubo daŭre kontribuas al la evoluo de la lando, kaj uzis la hashtag #CubaViveYAvanza.

“Komenciĝos klinikaj provoj kun kuba drogo kontraŭ Alzheimer. Scienco kaj novigo en #Kubo daŭre kontribuas al la evoluo de la lando. #CubaViveYAvanza”, diris la ŝtatestro.

Laŭ la informo de CIM, jam komenciĝis konsultoj en Havano por la klasifiko de pacientoj, kiuj partoprenos en la klinika provo NeuralCIM fazo III, kiu baldaŭ komenciĝos.

Doktoro pri Scienco Kalet León Monzón, unua vicdirektoro de la Centro por Molekula Imunologio (CIM), klarigis, ke, kvankam ĉi tiu antaŭesplorado ne signifas la plenan komencon de la klinika provo, ĝi konsistigas gravan paŝon por antaŭeniri en la ĝusta diagnozo de pacientoj kaj en identigo de la populacio inkludita.

Nuntempe, ekzistas datumbazo de pli ol 400 pacientoj, el kiuj 371 estas el Havano; kaj 310 el la prizorgantoj estis lokalizitaj, kiuj povas voki kaj estas asignitaj deĵoro por la konsulto, en kiu oni  identigos se la paciento havas mildan/moderan Alzheimer-padronon.

Doktoro pri scienco Leslie Pérez Ruiz, iniciatinto de la klinika testo de Alzheimer ĉe la CIM, atentigas, ke la fazo III de la studo verŝajne komenciĝos la venontajn septembron aŭ oktobron, kaj celas taksi la efikecon kaj sekurecon de ĉi tiu formulaĵo por naza administrado.

Ankaŭ, li diris, fazo IV-provo estos farita en la resto de la lando, ĉe pacientoj kun milda/modera malsano-fenotipo (amneza varianto), kies diagnozo estos nur klinika.


Fonto: CIM/ ACN

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up