Nova kuba medikamento garantias resaniĝon de pacientoj kun Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-03 10:27:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 3 (RHK) Spertuloj de Kubo prezentis la rezultojn de la Fazo I esplora klinika provo de Gammaglobulino kontraŭ-SARS-CoV-2, medikamento kies apliko permesis la resaniĝon de pacientoj de Kovim-19 kun pneŭmonito kaj en grava stato.

En la semajna renkontiĝo de sciencistoj kun la Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, ili klarigis, ke la produkto evoluinta el konvaleska plasmo de Kovim-19 estis uzata en 11 homoj, kiuj evoluis pli bone kompare kun 10 aliaj konfirmitaj en samaj klinikaj kondiĉoj kiuj  ne ricevis la drogon.

Laŭ televida raporto, la studo estis farita ĉe la Milita Hospitalo Luis Díaz Soto, en ĉi tiu ĉefurbo, neniu paciento inkludita prezentis gravajn adversajn eventojn rilatajn al la administrita drogo, tial ĝi estis "tre sekura", oni rimarkis.

Tiuj pacientoj ne postulis mekanikan ventumadon, dum iuj el la tielnomita Kontrolgrupo (al kiu kontraŭ-SARS-CoV-2 Gamma globulino ne estis aplikita) ja postulis helpan spiradon.
La morto en la Kontrolgrupo estis pli alta kompare kun la grupo de homoj, kiuj ricevis la drogon.

La klinika provo de Fazo II komenciĝos ĉi-monate en pli granda universo kaj se ĝi sukcesas ĝi povus iĝi unu el la unualiniaj kubaj bioteknologiaj produktoj por la traktado de Kovim-19.

Ankaŭ kadre de la renkontiĝo, la rezultoj de la efiko de la vakcino SARS-CoV-2 Abdala en la okcidentaj provincoj Havano kaj Matanzas estis disvastigitaj, kie ĝi montris pli ol 90% efikecon en preventado de severeco kaj morto.

La Ministro de Publika Sano, José Ángel Portal, atentigis la gravecon, en la nuna kunteksto markita de la malkresko de la efiko de la malsano je nacia nivelo, plenumi personajn protektajn mezurojn por eviti Kovim-19 kaj  retroiron post transiri al la nova normaleco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up