Kubo ree emfazas sian pledon por la rajto de kubanoj al leĝa kaj sekura elmigrado kaj reveno .

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-01 08:19:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba registaro ree konfirmis sian sintenon por efektivigo de elmigrado leĝa, ordigita kaj sekura, kaj favore al garantiado de la rajto al vojaĝo kaj elmigrado de la kubaj civitanoj kaj reveno al la lando, laŭ la postuloj de la migra leĝaro, laŭ la civitana volo, asertas deklaro de la ministerio pri eksteraj rilatoj.

Kiel estis informite en pluraj okazoj kaj denove priparolite, sen rezulto, dum la dialogo pri migraj temoj okazinta la 30-an de novembro en Washington, Kubo petis, unu plian fojon, la eliminon de la politiko de “piedoj sekaj-piedoj malsekaj”, de la programo Parole por la profesiuloj de la kuba medicina servo kaj de la Leĝo pri kuba alĝustigo, kiuj estas la kaŭzoj de la kontraŭleĝa elmigrado, la trafikado de migrantoj kaj la neregula eniro al Usono de kubaj civitanoj kiuj vojaĝas eksterlanden tute leĝe, kio estas perforto de la enhavo kaj spirito de la migraj interkonsentoj subskribitaj de ambaŭ landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up