14
Diaz-Canel kondamis novajn punrimedojn kontraŭ Kub
Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, lundon kondamnis la anoncon de nova listo de trudaj rimedoj fare de Usono kontraŭ Kubo, taksante tiujn agojn parto de politiko celanta pliigi premon sur la ekonomion de la insulo.
Díaz-Canel deklaris, ke la novaj rimedoj «plifortigas la agreson celantan kaŭzi pli grandan damaĝon al la popolo», kaj rimarkigis, ke ili estas parto de plano kun «genocida celo», kiun Kubo denuncis ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) antaŭ malpli ol unu semajno.