Deklaro de la prestiĝa institucio intelektula Domo de Amerikoj avertas ke la registaro de Usono ne atendis la finon de la festadoj por anonci, ke en la venontaj tagoj — dum okazas la finaj matĉoj de futbalo— okazos pintkunveno pri kontraŭ-terorismo por alfronti la «revigliĝon de transnacia politika ekstremismo kaj perfortemaj ekstremmaldekstraj retoj».
Kunvokita de la Ŝtata Sekretario Marco Rubio, la kunveno — laŭ la anoncoj — inkluzivos reprezentantojn el pli ol sesdek landoj.
La primitiva faŝisma taktiko instigi timon pri supozata «Ruĝa minaco» reaperas por pravigi subpremadon kaj barbarecon, ĝuste en momento, kiam nia regiono atestas venkojn de ekstremdekstraj kandidatoj pretaj ne nur malmunti progresemajn programojn, sed ankaŭ agi kiel flagportantoj de la imperiisma tagordo.
Ni devas preni tion tre serioze. Kiam usonaj gvidantoj kaj iliaj aliancanoj parolas pri demokratio kaj homaj rajtoj, kutime sekvas skandala ago maskita kiel dececo.
Kiam ili parolas pri terorismo, sekvas Operaco Kondoro — kun miloj da homoj torturitaj kaj «malaperigitaj», kiel Latin-Ameriko tro bone scias — aŭ la bombadoj kaj ĥaoso, kiujn suferas aliaj mondopartoj. Kubo, estinte viktimo de terorismo — paginte doloran prezon per perditaj vivoj kaj kripligitaj homoj, krom nekalkulebla materia damaĝo — scias precize, kien kondukas tiuj cinikaj jankiaj strategioj kaj akuzoj.
Estas la tasko de la popoloj de Latin-Ameriko kaj Karibio, de la usona popolo mem, de ĝiaj intelektuloj, sociaj movadoj kaj sektoroj engaĝitaj al la fundamentaj rajtoj je digno, suvereneco kaj justeco, alfronti tiun novan kaj minacan novfaŝisman ofensivon.
Diaz-Canel kondamis novajn punrimedojn kontraŭ Kubo
Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, lundon kondamnis la anoncon de nova listo de trudaj rimedoj fare de Usono kontraŭ Kubo, taksante tiujn agojn parto de politiko celanta pliigi premon sur la ekonomion de la insulo.
Díaz-Canel deklaris, ke la novaj rimedoj «plifortigas la agreson celantan kaŭzi pli grandan damaĝon al la popolo», kaj rimarkigis, ke ili estas parto de plano kun «genocida celo», kiun Kubo denuncis ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) antaŭ mal
pli ol unu semajno.